Perilous Graveyard

Arthurian Legends

La Danĝera Tombejo (L’Âtre périlleŭ) estis 13-ajarcenta malnovfranca romano. La Danĝera Tombejo estis unu el la malmultaj francaj mezepokaj romanoj kiuj havas Gawain kiel la heroon. Kvankam Gawain aperis en multaj francaj rakontoj, li ofte prenis duan rolon kontraŭ herooj kiel Perceval, Lancelot kaj aliaj pli malkonataj herooj.

Gawain havis multajn aventurojn en La Danĝera Tombejo, do mi dividis ĉi tiun rakonton en du ĉefajn sekciojn.

Danĝera Tombejo

Ĉi tiu unua parto de la Danĝera Tombejo komencigis la aventurojn de Gawain de la kastelo de Reĝo Arturo al la morto per batalo de Escanor de la Montagne.

Forrabo de la Pokalgardistino

La rakonto komenciĝis dum la granda festo de Pentekosto, kiam sinjorino en karmezinsilka robo rajdis sian ĉevalon en la kortegon de Arturo, petante bonon. Ĉi tiu sinjorino volis esti la pokalgardistino de Arturo dum unu tago, kaj volis ke la plej bona kavaliro de Arturo protektu ŝin kontraŭ malbonutiligo. Arturo estis tre hezitema nomi iun el siaj kavaliroj kiel la plej bona, ĉar li ne volis ofendi iun kavaliron kiun li ne elektos. La reĝo sugestis ke lia propra nevo, Gawain, protektu ŝian honoron. La sinjorino volonte konsentis, ĉar ŝi sekrete volis ke estu Gawain.

La sekvan tagon, la sinjorino servis ĉe la tablo de Arturo, kiam granda, aroganta kavaliro rajdis en la kortegon de Arturo kaj forportis la pokalgardistinon, defiante iun kavaliron savi ŝin. La giganta kavaliro asertis ke la sinjorino estis lia koramikino. Ĉiuj estis ŝokitaj de la aŭdaca defio de la kavaliro, tamen neniu el la kavaliroj ĉe la tablo de Arturo estis volonta batali la arogantam kavaliron.

Gawain, kiu estis la protektanto de la pokalgardistino, estus devinta esti tiu kiu savas la sinjorinon, sed li estis en dilemo aŭ rapidi por savi la sinjorinon, aŭ atendi ĝis la manĝo estis finita. Gawain decidis ke estis plej bone atendi ĝis la vespermanĝo estis finita.

La reĝo estis forte malkontenta pri la forrabo de la sinjorino kaj la neagado de Gawain kiel la protektanto de la sinjorino. Sinjoro Kay, la seneschalo de Arturo, estis eĉ pli malkontenta pri Gawain, kaj riproĉis la nevon de Arturo. Kay decidis savi la sinjorinon, se Gawain estis tia malkuraĝulo. Kay rapide revenis al sia propra ĉambro kaj armis sin, antaŭ ol elrajdi de la kastelo.

Nun, Arturo estis maltrankvila ke lia fidela seneschalo renkontus sian morton, ĉar li vere ne kredis ke Kay havas ian ŝancon kontraŭ la giganta kavaliro. Arturo riproĉis sian nevon pro ne agado tuj kiam la forrabo okazis. Gawain diris al sia onklo ke li ne volis malĝentile interrompi la feston de la reĝo. Tiel riproĉita de la reĝo, Gawain forlasis la tablon kaj iris al sia ĉambro, kie li surmtis sian kirason kaj armilon, kaj elrajdis sur Gringalet. (Gringalet estis la ĉevalo de Gawain kiu aperis ofte en arturaj legendoj kun sia posedanto.)

La seneschalo sukcesis atingi la forrabiston antaŭ ol la giganta kavaliro povis atingi tre malproksimen de la kastelo. Kiel kutime en la plimulto de mezepokaj romanoj, la sennoma kavaliro facile venkis la senprudentan Sinjoron Kay en turniro. Kay estis elseliĝita, rompante sian dekstran brakon dum li falis en fosaĵon. La giganto lasis Kay en la fosaĵo.

Tiamaniere Gawain trovis la seneschalon. Gawain estis malkontenta ke Kay estis vundita, kaj provis helpi la seneschalon. Sinjoro Kay insultis Gawain kiel malkuraĝulon, pro alveno tro malfrue por halti la forrabiston. Kay revenis al la kastelo dum Gawain daŭrigis sian vojaĝon post la forrabisto kaj la pokalgardistino.

Rilataj Informoj

Nomo

Gawain, Gauvain.

Bona Kavaliro.

Fontoj

L'Âtre périlleŭ estis verkita ĉ. 1250.

Rilataj Artikoloj

Morto de Sinjoro Gawain

Ĝis tagmezo, Gawain aŭdis la kriojn de kelkaj virinoj, do li iris esplori. Li trovis tri virinojn lamentantajn kaj junan viron blindigitan; liaj okuloj estis eltiritan, kaj ankoraŭ sangantaj. Gawain demandis unu fraŭlinon, kial ili lamentis, sed ŝi svenis antaŭ ol ŝi povis diri al li ion gravan. La dua fraŭlino ankaŭ ne diris multon antaŭ ol ŝi ankaŭ svenis.

De la tria fraŭlino, Gawain eksciis ke “Gawain” estis mortigita de du kavaliroj. La blinda junulo provis helpi la tielnomatan Gawain, sed li perdis siajn okulojn de unu el la kavaliroj. La du kavaliroj mortigis senarmitan kavaliron, kiun ili erare kredis esti Gawain, kaj difektis lian korpon. Ili dehakis lian kapon kaj membrojn de la korpo. Estis Gawain, kiun la tri fraŭlinoj funebris.

Gawain, sen riveli sian identecon, ne povis konvinki la junulon kaj fraŭlinon ke la kavaliro, kiun ili pensis esti morta, ankoraŭ estas viva. Do li ĵuris reveni al ili, por pruvi ke Gawain ne estas morta. Do Gawain daŭrigis sian vojaĝon, sekvante la forrabiston; li ne komencis ĉi tiun novan serĉadon ĝis li mortigis la forrabiston en la dua parto de la romano, en Reakirado de Sia Reputacio.

Rilataj Informoj

Rilataj Artikoloj

Sinjorino de la Danĝera Tombejo

La alia kavaliro, kun la fraŭlino en kaptiteco, alvenis ĉe kastelo antaŭ noktiĝo. La giganta kavaliro trovis loĝejon ĉe la sinjoro de tiu kastelo. Tamen, Gawain alvenis tro malfrue. La pordegisto rifuzis eniron al ĉiuj, unufoje la suno subiris kaj la pordego fermiĝis. Lasita sen elekto, Gawain devis dormi ekstere.

Ne malproksime de la kastelo, estis malnova, dezerta tombejo kaj ruiniĝinta kapelo. Gawain decidis ripozi por la nokto en la tombejo. Ne longe poste la heroo renkontis junan sinjoron rajdantan al la kastelo. Kiam Gawain elparolis, la timigita junulo pensis ke la diablo venis por mortigi lin aŭ preni lian animon.

La juna sinjoro estis trankvila eksciante la identecon de Gawain, kaj ofertis helpi lin eniri la kastelon, ĉar ne estis sekure resti ĉe la tombejo post mallumo. Kutime, kiam la sinjoro alvenis ĉe la kastelo malfrue kaj la pordegoj estis fermitaj, unu el la servantoj lasus fali ŝnuron de la supro de la batalpetoj por ke li povu grimpi la muron. Sed Gawain rifuzis eniri la kastelon se tio signifus forlasi sian ĉevalon.

Tamen, la juna sinjoro estis volonta helpi Gawain, por ke la forrabisto ne povu ĝui sian kaptitinon. La junulo revenis al la kastelo, kiu apartenis al lia bofrato. La junulo petis sian bofraton por bono: ke la bela kaptitino de la kavaliro dormu en la ĉambro de lia fratino, sed redonos ŝin al ŝia kaptinto matene. La kavaliro vane rifuzis, sed lia gastiganto jam donis sian promeson al sia bofrato, do li devigus la kavaliron fari tion. Do la kavaliro hezite konsentis kaj permesis ke lia kaptitino dormu en la ĉambro de la edzino de la gastiganto. La juna sinjoro kaj la familio de lia fratino estis malkvietaj eksciiĝi ke Gawain pasigis la nokton en la tombejo, timante ke li eble ne estos viva matene, sed ili timis malfermi la pordegojn.

Reen ĉe la tombejo, Gawain sidis sur unu el la tomboj, kaj antaŭ ol li povis akiri ian dormon, la ŝtonplako kovranta la tombon komencis leviĝi per si mem. Miregante, Gawain rigardis kun kreskanta hororo dum la ŝtonplako daŭre malfermiĝis. En la ĉerko, juna, bela blondulino sidiĝis en samita robo de ruĝa kaj verda. Ŝi tuj rekonis Gawain kaj trankviligis lin ke ŝi ne estas fantomo aŭ demono. Tamen, ŝi estis kaptita en la tombejo pro demona kavaliro. Ŝi diris al li pri la malbeno de la Danĝera Tombejo.

Kiam ŝia patrino mortis, ŝia patro reedziĝis. Ŝia duonpatrino estis sorĉistino kaj estis ĵaluza ke ŝia beleco estis malpli ol tiu de ŝia duonfilino, do ŝi uzis ensorĉon por afliki sian duonfilinon per frenezo. Jarojn poste, stranga kavaliro (diablo en homa formo) alvenis, dirante al ŝi ke li povas sanigi ŝin de frenezo nur se ŝi promesos esti lia koramikino. Ŝia demona amanto vizitis ŝin nur en la tombejo nokte, kaj dum la tago la fraŭlino devis dormi en la ĉerko. La fraŭlino bedaŭris lasi ĉi tiun demonan kavaliron fariĝi ŝia amanto. Nur la plej aŭdaca kavaliro povis savi ŝin de la stranga kavaliro.

Gawain konsentis helpi ŝin, kaj ŝi informis lin ke se li iam ajn hezitus, li nur devas rigardi la krucon sur la supro de la kapelo por reakiri sian forton kaj kuraĝon. Gawain ne havis tempon por novaj instrukcioj post tio, ĉar estis tiam ke la demona kavaliro alvenis.

La kavaliro estis ĵaluza kaj kolera kiam li vidis ŝin kun Gawain. Ili atakis unu la alian per lancoj, tiam glavoj. Ambaŭ kavaliroj suferis de multaj vundoj. Kiam ajn Gawain hezitis en la longa batalo, la blonda fraŭlino memorigis lin rigardi la krucon sur la kapelo por reakiri sian forton kaj kuraĝon. Fine, estis la demona kavaliro kiu komencis laciĝi de la longa renkonto, repelita de la glavo-frapoj de Gawain al la tombo. La demona kavaliro stumblis kaj falis en la ĉerkon en kiu la fraŭlino dormis dum la tago. La efiko de lia falo igis lian glavon fali el lia teno kaj lian kaskon forflugi de lia kapo. Gawain ne perdis tempon, kaj dehakis la kapon de la demona kavaliro per sia glavo.

La fraŭlino ĝojis ke ŝi estas libera de la terura kavaliro kaj ŝia malbeno. Elĉerpite de la batalo, Gawain kaj la fraŭlino dormis en la tombejo.

Homoj ĉe la kastelo aŭdis la batalon el la tombejo kaj estis maltrankvila pri la sekureco de Gawain, precipe la juna sinjoro kiu amikiĝis kun Gawain, sed neniu el ili aventuriĝis el la kastelo nokte, eĉ post kiam la batalo finiĝis. Ili tuj ekiris ĉe la matenkrepusko. Ĉiuj ĝojis kiam ili vidis ke Gawain estas viva. La juna sinjoro havis manĝaĵon kaj trinkaĵon alportitajn de la kastelo. La juna sinjoro ankaŭ informis la heroon ke li plenumis sian promeson la antaŭan nokton.

Rilataj Informoj

Rilataj Artikoloj

Escanor de la Montagne

Ĉe la kastelo, la forrabisto estis reunigita kun sia kaptitino, kaj ili daŭrigis sian vojaĝon post matenmanĝo. Kiam novaĵo atingis Gawain ke ili foriris, li volis ekiris post ili. Ambaŭ la blonda fraŭlino de la Danĝera Tombejo kaj la juna sinjoro deziris akompani lin en ĉi tiu vojaĝo.

Gawain forlasis la tombejon kun siaj kunuloj, sed Gawain ne sukcesis gajni avantaĝon super la forrabisto antaŭ noktiĝo. La forrabisto kaj lia kaptitino atingis alian kastelon kaj ricevis loĝejon de la sinjoro. La juna kunulo de Gawain estis ankaŭ parenca kun ĉi tiu sinjoro per geedziĝo.

Antaŭe, la forrabisto kaj kaptitino eniris la kastelon, la blonda fraŭlino el la Danĝera Tombejo estis malkontenta ke Gawain batalos kontraŭ ĉi tiun kavaliron kiun ili sekvis, ĉar ŝi rekonis lin. Ŝi petegis Gawain ne batali kontraŭ li, ĉar ŝi sciis ke la patrino de Gawain avertis sian filon ne batali kavaliron nomatan Escanor de la Montagne. Strange, Escanor havis la donon kiun la plimulto asociis kun Gawain mem, kie lia forto pliiĝus ĉiun horon matene, atingante sian kulminon tagmeze, antaŭ ol lia forto malkreskis post ĉiu horo posttagmeze.

Alia interesa informo kiun la fraŭlino rivelis estis ke la patrino de Gawain estis feino. Kvankam la teksto ne efektive rivelas la nomon de lia patrino, ĉi tiu “feino” implicas ke la patrino de Gawain estis Morgan, fratino de Reĝo Arturo, ĉar ŝi estis konata kiel Morgan le Fay. Kutime, la patrino de Gawain kaj la fratino de Arturo, estis ordinara virino, nomata Morgawse aŭ Morcades; eble la aŭtoro eraris ke la patrino de Gawain estis Morgan le Fay.

Kiam ŝi ne povis diskuragi Gawain de batalo kun Escanor, ŝi konsilis al li batali malfrue posttagmeze aŭ eĉ nokte. Gawain konsentis.

Laŭ la instrukcio de Gawain, lia juna amiko vizitis la sinjoron, kaj konvinkis sian parencon ke la kaptitino estu donita en la zorgon de la edzino de la sinjoro, kiu estis alia fratino de la kunulo de Gawain. La sinjoro ne povis rifuzi la bonon, do la forrabisto ne povis dormi kun la fraŭlino denove. Escanor estis denove kolera pri la juna sinjoro servantan Gawain.

Escanor nur konsentis transdoni sian kaptitinon, aŭ alie li estus devigita alfronti Gawain nokte. Gawain aŭdis ke Escanor cedis al la sugesto de sia gastiganto.

Matene, Gawain leviĝis frue kaj sukcesis konfronti la forrabiston ĵus ekster la kastelo, sur la vojo.

Estis rivelite ke Escanor planis ĉi tiun tagon, longe antaŭe. Lia plano estis sendi la fraŭlinon al la kastelo de Arturo. Li esperis ke Gawain sekvos kaj batalos lin. La fraŭlino estis vere la koramikino de Escanor. Ĝis ĉi tiu momento, Escanor ne volis batali Gawain, kaj estis volonta lasi sian persekutanton foriri sen batalo, sed Gawain konsideris ke tio markus lin kiel malkuraĝulon.

La amiko de Gawain, memorante la konsilon de la fraŭlino al la heroo, provis prokrasti la batalon, sugestante ke ĉi tio ne estis bona loko por batali kaj anstataŭe sugestante ke la plej bona loko estus en la malferma kampo. Ambaŭ kavaliroj konsentis, kaj sekvis la junan sinjoron.

Ĉiu fraŭlino nun timis por sia kavaliro, dum ili sidis sur la monteto sub arbo. La koramikino de Escanor nun bedaŭris la planon de sia amanto.

Ambaŭ kavaliroj galopis, kun siaj lancoj celitaj kontraŭ ĉiu la alia. Ambaŭ lancoj frakasiĝis sur la ŝildo de la alia. Gawain tuj eltiris sian glavon, sed Escanor sugestis ke la kunulo de Gawain alportu pli da lancoj de la kastelo. Kiam la sinjoro revenis kun ses lancoj kaj ofertis ilin unue al Gawain, li ĝentile diris al sia amiko doni al Escanor la unuan elekton de lanco. Tio permesis al Escanor elekti tri el la plej bonaj. Sed estis tute vane, ĉiuj lancoj estis detruita en la turnirado. Ambaŭ kavaliroj tiam atakis unu la alian per siaj glavoj.

Gawain batalis sufiĉe bone, ĝis li profunde fendis la ŝildon de Escanor, sed lia glavo restis blokita. Escanor tordis sian ŝildon tiel ke Gawain perdis sian glavon. Senarmila, Gawain forrajdis kaj levis unu el la rompitaj lancoj kiujn Escanor forĵetis pli frue. Anstataŭ celi la lancon kontraŭ la kavaliro, Gawain mortigis la ĉevalon de Escanor. Escanor estis indignita ke Gawain mortigis lian ĉarĝĉevalon, saltante sur siajn piedojn. Por Escanor, estis malkuraĝa ago mortigi la ĉevalon de kontraŭulo; li perdis ĉian respekton por Gawain. Gawain, vidante kiel alta Escanor estas, timis por sia propra ĉevalo, Gringalet, kaj rapide malsurĉevaliĝis por batali sian malamikon piede. Gawain ankaŭ sukcesis reakiri sian glavon.

La du kavaliroj batalis longe kaj forte, kelkfoje favorante Escanor, kaj alifoje favorante Gawain. Dum la suno leviĝis pli alten, Escanor fariĝis pli forta. La ŝildo apenaŭ protektis ilin, kaj iliaj kirasoj estis ŝiritaj en pluraj lokoj, rivelante iliajn sangantajn vundojn.

La batalo finiĝis subite kiam la glavo de Escanor restis blokita en la ŝildo de Gawain, kaj Escanor ne povis retiri ĝin. Escanor, nun timante morton, petegis por kompato. Anstataŭ akcepti la kapitulacon de sia malamiko, Gawain mortigis sian malamikon: lia glavo klefis la kapon de Escanor ĉis la ŝultroj.

La juna sinjoro kaj la blonda sinjorino estis ĝojegataj ke Gawain venkis, sed la koramikino de Escanor funebris sian mortintan kavaliron. Gawain konsolis ŝin per la promeso ke ŝi devus reveni al la kastelo de sia onklo, kie Arturo povas trovi pli bonan kavaliron por esti ŝia edzo. La fraŭlino konsentis kun la sugesto de Gawain. Do la du sinjorinoj kaj la juna sinjoro sekvis Gawain reen al la kastelo de Arturo, sed la aventuro de Gawain ne finiĝos tiel baldaŭ.

Rilataj Informoj

Rilataj Artikoloj

Reakirado de Sia Reputacio

La dua parto de la Danĝera Tombejo havas nenion komunan kun la pli frua aventuro de Gawain kontraŭ la demona kavaliro en la tombejo kaj kontraŭ Escanor. Malgraŭ la titolo de ĉi tiu romano, Danĝera Tombejo, la resto de la rakonto de Gawain en la dua parto havas nenion komunan kun la tombejo.

Tamen, pli frua sceno (en Morto de Sinjoro Gawain), kie Gawain renkontis la tri fraŭlinojn kaj la blindan junulon, estas ligita kun la novaj aventuroj de Gawain. Gawain nun provis trovi la farintojn kiuj asertis esti mortigintaj kaj difektintaj lin.

La Sinjorino kaj la Akcipitro

Unue, ili revenis al la kastelo, tiu proksime de la Danĝera Tombejo, kie Gawain resaniĝis de siaj vundoj kaj reakiris sian forton. La du sinjorinoj kaj la juna sinjoro decidis iri kun Gawain al Cardueil, kiam li foriris, sed sep leŭgojn antaŭ ol Gawain kaj liaj kunuloj atingis la kastelon de sia onklo, ili aŭdis fraŭlinon kriantan en afliktemo en la arbaro.

Gawain decidis iri helpi la sinjorinon, kaj petis la junan sinjoron gvidi la du sinjorinojn al la kastelo de Arturo. Gawain apartiĝis de ilia kompanio, serĉante la plorantan fraŭlinon.

Trovinte la fraŭlinon, ŝi informis lin ke la ĉasakcipitro de ŝia amanto, lasita en ŝia zorgo, forflugis kaj perĉis sur alta branĉo de kverkarbo. Gawain promesis helpi la fraŭlinon, kaj malsurĉevaliĝis kaj demetis sian kirason kaj armilon, preparante grimpi la arbon se necese. En la momento kiam li akiris la akcipitron, la kavaliro de la sinjorino revenis. La kavaliro pensis ke lia koramikino estis perfida. Malgraŭ tio ke li nur honore alportis la akcipitron kiu eskapis el la zorgo de la sinjorino, la kavaliro ne kredis ŝin aŭ Gawain. La kavaliro venĝe forrajdis kun la palfreo de la sinjorino kaj la ĉarĝĉevalon de Gawain.

La sinjorino nun estis afliktita ke ŝia amanto forlasis ŝin, sed Gawain promesis helpi la fraŭlinon de klara vizaĝo. Gawain surmetis sian kirason kaj kaskon, kaj ili marŝis ĝis komencis pluvi kaj neĝi. Ili trovis malgrandan kovron sub la kruco sur la monteto. Ambaŭ la heroo kaj fraŭlino estis malvarmaj kaj malsataj.

Kvankam ili havis la minimuman kovron sub la kruco, ili ne povis resti, sed ili havis la bonŝancon renkonti kavaliron kaj lian skudieron. La kavaliro havis rezervan palfreon. La kavaliro (ni poste ekscius ke lia nomo estas Raguidel de l’Angarde) estis volonta doni sian propran ĉarĝĉevalon kaj la palfreon al Gawain kaj lia kunulino, kontraŭ bono kiun li petos pli poste. La kavaliro ricevis la akcipitron por memorigi Gawain pri ilia interkonsento se ili renkontus denove. Tiam ili iris siajn apartajn vojojn.

Gawain kaj la sinjorino de klara vizaĝo vojaĝis tra la arbaro ĝis ili atingis la regnon de la Ruĝa Fortikaĵo. Tie, Gawain renkontis belan sinjorinon punatan de la Reĝo de la Ruĝa Fortikaĵo. Dum la lastaj tri jaroj, la Reĝo de la Ruĝa Fortikaĵo devigis la sinjorinon en la tre malvarman, nigran fonton, kie ŝi staris la tutan tagon, de sunleviĝo ĝis sunsubiro, kvar tagojn semajne. La reĝo arogante fanfaronis ke neniu kavaliro estas pli bona ol li. La sinjorino havis la kuraĝon diri al li ke estis kavaliroj ene de la kortego de Reĝo Arturo kiuj estas pli bonaj ol li. La Reĝo de la Ruĝa Fortikaĵo mortigus iun ajn kavaliron kiu provas rompi la kutimon kaj savi la sinjorinon, en sola batalo. Li tiam surpikiĝus la kapon de la venkita kavaliro, proksime de la nigra fonto. La Reĝo de la Ruĝa Fortikaĵo kolektis 54 kapojn ekde kiam ĉi tiu malbona kutimo komenciĝis.

Gawain rompis la kutimon venkante la Reĝon de la Ruĝa Fortikaĵo, kiun li eksciis estis nomata Brun Sen Kompato. Gawain rifuzis malkaŝi sian propran nomon ĝis li reakiris sian propran nomon kaj sian ĉevalon. Gawain nur akceptus la kapitulacon de Brun se la reĝo fariĝos malliberulo de Reĝo Arturo. Brun konsentis kaj prenis la sinjorinon kiun li mistraktis kun si, matene de la sekva tago, al la kortego de Arturo. Gawain rifuzis resti ĉe la Ruĝa Fortikaĵo de Brun, kaj daŭrigis sian vojaĝon. Ili estis devigitaj dormi en la arbaroj.

Tiam Gawain renkontis kavaliron kiu estis amika komence, ĝis la fremdulo rakontis al la heroo pri si mem. La kavaliro havis malfacilaĵon gajni la sinjorinon kiun li amis. Ŝi nur fariĝos lia koramikino se li konsentus akcepti Gawain kiel sian garantianton. La kavaliro pensis ke tio estus malplena promeso, ĉar li aŭdis novaĵojn kaj kredis ke Gawain estis lastatempe mortigita. La kavaliro rivelis ke li faris ĵuron kaj gajnis la amon de la fraŭlino, sed decidis forlasi ŝin por alia sinjorino.

Gawain estis kolera pri la perfida kavaliro pro rompo de lia ĵuro al la sinjorino, defiante lin en duelo. Ili batalis ĝis Gawain devigis lin kapitulaci. La venkita kavaliro, Espinogre de Wi, konsentis ne ami alian virinon krom la sinjorinon al kiu li rompis sian promeson. Espinogre fariĝis la kunulo de Gawain en la plimulto de la aventuroj de Gawain ekde tiu momento. Gawain helpis Espinogre repaciĝi kun sia koramikino. Gawain restis ĉe la kastelo de la fraŭlino, resaniĝante de siaj antaŭaj violentaj renkontoj, antaŭ ol la sennoma heroo daŭrigis sian vojaĝon kun Espinogre kaj la sinjorino de klara vizaĝo.

Ili tiam renkontis junan, malĝojan kavaliron nomatan Cadret. Cadret amis filinon de loka barono, sed pro la rankoro de ŝia patrino kontraŭ li, la virino persvadis sian edzon edzinigi la filinon al riĉa sinjoro el najbara regiono. Cadret volis savi sian koramikinon, sed sciis ke li estus mortigita, ĉar li alfrontus dudek kavalirojn eskortantajn la junan fraŭlinon. Gawain kaj Espinogre ofertis helpi Cadret reakiri sian koramikinon, sed en tiu momento la sinjorino de klara vizaĝo plendis ke ŝi estas terure malsata, kaj kiel ŝia protektanto, Gawain devas trovi al ŝi manĝaĵon. Ŝi sciis pri kastelo proksime, kie ili povas akiri manĝaĵon. Gawain diris al Espinogre iri kun Cadret, kaj li sekvos ilin post kiam la sinjorino ricevos iom da manĝaĵo.

Ĉe ĉi tiu kastelo, Gawain eniris sole, trovante solan sinjorinon ĉe la tablo por vespermanĝo. Ŝi atendis ke ŝiaj sep fratoj revenu. La aroganta sinjorino rifuzis la ĝentilan peton de Gawain pri manĝaĵo, dirante al la heroo ke se ŝiaj fratoj estus tie, Gawain ne povus preni ian manĝaĵon de ŝia tablo. Nano konsilis ke Gawain simple prenu la manĝaĵon, ĉar la sinjorino estis obstina. Do Gawain alportis iom da manĝaĵo al sia kunulino sen la konsento de la sinjorino. Gawain revenis al la kastelo kaj prenis la vinon el la mano de la sinjorino, ĉar la fraŭlino de klara vizaĝo rifuzis foriri ĝis ŝi estinigis sian soifon. La indignita sinjorino insultis kaj miskondutis Gawain pro tia malkortega konduto pro ŝtelo de la vinpokaleto el ŝia propra mano.

Dum ili foriris tra la pordegoj de la kastelo, Gawain rekonis la kavaliron tenantan akcipitron sur sia mano, de kiu Gawain ricevis ĉevalojn kontraŭ bono. Lia nomo estis Raguidel de l’Angarde. La kavaliro estis tie por reklami sian bonon. Raguidel diris al Gawain ke en la kastelo estis lia amata. Ĉar la fratoj de la sinjorino estis for ĉasante, estis bona tempo por Gawain preni la sinjorinon ene de la kastelo en gardon.

Do Gawain rajdis en la halon de la kastelo, prenis la arogantam sinjorinon kaj elrajdis, kun ŝi kriante kaj malkontente plendetante kontraŭ Gawain, ĝis ŝi rekonis sian amanton, Raguidel. La fraŭlino pardonis Gawain pro la forrabo kaj pardonpetis pro esti malĝentila antaŭe.

Unu el la fratoj de la fraŭlino, nomata Codrovain la Ruĝa, aŭdis ŝian krion, do li armis sin kaj rajdis post ili. Kiam Codrovain proksimiĝis, Gawain tuj rekonis sian ĉevalon, Gringalet, kaj tuj sciis ke ĉi tiu kavaliro estis la amanto de la sinjorino de klara vizaĝo, la Kavaliro de la Akcipitro.

Gawain tuj galopis kontraŭ la alian kavaliron kun sia lanco preta. Kvankam Codrovain frapis unue, Gawain elseliĝis lin, tiel ke li ateriĝis sur la tero. Antaŭ ol Codrovain povis resaniĝi de sia falo, la sennoma heroo (Gawain) estus dehakinta lian kapon, se ne la sinjorino de Codrovain intervenus nome de li. Gawain ne indulgos lin krom se Codrovain reprenos sian amatan, kiu ne estis perfida al li. Codrovain konsentis, kaj Gawain reprenis sian militĉevalon, Gringalet. Codrovain ankaŭ akceptis sian fratinon preni Raguidel de l’Angarde kiel ŝian fianĉon. Ĝis tiu tempo, la fratoj de Codrovain alvenis armitaj por batalo, sed li diris al ili ke Gawain kaj Raguidel estis liaj novaj amikoj.

Gawain diris al ili ke li ne povas akcepti la gastecon de Codrovain ankoraŭ, ĉar li bezonis helpi Cadret kaj Espinogre gajni la koramikinon de Cadret, sed li akceptis la helpon de Codrovain kaj liaj fratoj.

Cadret kaj Espinogre surprizis la eskorton de la koramikino de Cadret. Ili batalis brave, sed ili estis ankaŭ supernombraj. Espinogre blovis sian kornon por ke Gawain venu helpi lin. Gawain rapidis en la batalon kun plifortigo. Kvankam la malamikoj ankoraŭ supernombris la pli malgrandan grupon de Gawain, la flanko de Cadret nun gajnis avantaĝon en la batalo. Vidante neniun esperon venki, ili fuĝis de Gawain kaj liaj kunuloj.

Codrovain invitis ilin ĉiujn al sia kastelo, sed Gawain kaj Espinogre ne povis akcepti, ĉar la heroo ankoraŭ ne kompletigis sian serĉadon por reakiri sian nomon (reputacion). La sola maniero kiel li povis fari tion estis trovi tiujn kiuj asertis difektigi la korpon de Gawain. (Gawain ankoraŭ ne malkaŝis sian nomon al la nuna kompanio.) Sed Gawain promesis al Codrovain kaj liaj aliaj novaj amikoj ke li revenos se li sukcesos en sia serĉado.

Rilataj Informoj

Rilataj Artikoloj

Faé Orgueilleŭ

Do Gawain kaj Espinogre daŭrigis sian vojaĝon ĝis ili renkontis alian kavaliron kiu ofertis al ili gastecon en sia kastelo. Ilia gastiganto estis nomata Tristan Kiu Ne Ridas. Tie, Gawain fine malkovris indicojn kaj la identecon de la du kavaliroj kiuj fanfaronis pri mortigado de Gawain kaj blindigado de skudiero kiun la heroo renkontis, kune kun tri funebrantaj fraŭlinoj. Vidu la Morton de Gawain.

Evidente la du kanajloj, nomataj Faé Orgueilleŭ (kromnomita Roche Faée) kaj Gomeret Sans Measure, estis enamiĝintaj al du sinjorinoj, fratinoj, kiujn ili svatis. Sed ĉi tiuj du sinjorinoj malestime ignoris iliajn svatadojn, ĉar la plej aĝa amis Gawain, dum la pli juna fratino amis la Ruĝan Kavaliron, kiu estis neniu alia ol la heroo Perceval. Faé Orgueilleŭ kaj Gomeret estis ĵaluzaj ĉar la fratinoj asertis ke ĉi tiuj du herooj de Reĝo Arturo estis pli bonaj kavaliroj ol ili. La du kanajloj promesis ke ili edziĝos kun ili kiam ili montros la mortintan korpon de Gawain al ili. Tio estis la kialo kial ili atakis kaj difektis la korpon de kavaliro, kiun ili supozis esti Gawain. Morgaŭ estus la tago kiam ili devigos la fratinojn edziĝi kun ili per falsa pruvo.

Tristan mem ne kredis ke la du kanajloj mortigis Gawain. La sennoma heroo diris al ili ke ili estis tiuj kiujn li serĉis. Tristan Kiu Ne Ridas promesis al ili ke li sendos Gawain kaj Espinogre en la ĝustan direkton.

Gomeret Sans Measure restis en tendo sur la monteto, dum Faé Orgueilleŭ loĝis en sia kastelo. Gawain kaj Espinogre decidis ke ĉiu alfrontos la alian kavaliron. Do Espinogre iris kaj venkis Gomeret, dum Gawain konfrontis Faé Orgueilleŭ. Faé Orgueilleŭ kapitulacis tuj post kiam li estis elseliĝita, ĉar la lanco de Gawain estis enigita en lian ŝultron. Faé Orgueilleŭ konsentis esti malliberulo de Reĝo Arturo.

Estis ĉe ĉi tiu punkto ke Gawain fine rivelis sian nomon, kiun li tenis kaŝita post mortigado de Sinjoro Escanor. La heroo kulpigis Faé Orgueilleŭ kaj Gomeret pro mortigado de senkulpa kavaliro, kiun ili erare opiniis esti Gawain. Gawain ankaŭ estis kolera ke ili forprenis la vidpovon de junulo, kiu havis tri fraŭlinojn kiel siajn kunulinojn.

Faé Orgueilleŭ promesis al Gawain ke li povas restaŭri la vivon al la kavaliro kiun li mortigis kaj la vidpovon al la blinda junulo.

Do Gawain forlasis la kampon ekster de la kastelo de Faé Orgueilleŭ, serĉante reuniĝi kun sia amiko, Espinogre, direktiĝante al la kastelo de Sinjoro Tristan Kiu Ne Ridas.

Rilataj Informoj

Restaŭrado de Vivo kaj Vidpovo

Gawain vojaĝis kun Faé Orgueilleŭ kaj lia koramikino reen al kie estis la kastelo de Sinjoro Tristan Kiu Ne Ridas, kiam ili vidis Nigran Kavaliron forkondukante la ĉevalojn de Espinogre de Wi kaj Gomeret Sans Measure. Ambaŭ kavaliroj estis kuŝantaj sur siaj dorsoj, kie la Nigra Kavaliro venkis ilin.

Ambaŭ Gawain kaj Faé Orgueilleŭ estis malkontentaj ke ĉiu el iliaj amikoj estis venkitaj de sola kavaliro. Faé Orgueilleŭ petis konfronti la Nigran Kavaliron unue, ĉar estis ĝentile kaj juste ke nur unu kavaliro batalus la Nigran Kavaliron.

Faé Orgueilleŭ estis firme venkita. Kiam li estis elseliĝita, li rompis sian dekstran brakon en la falo. La Nigra Kavaliro tiam havis tri bonajn ĉevalojn. Lasante la sinjorinon de Faé Orgueilleŭ malantaŭe, Gawain iris konfronti la Nigran Kavaliron. Ili batalis ĝis la lumo palixis. La Nigra Kavaliro sugestis ke ili daŭrigu sian batalon matene, sed la heroo rifuzis. La Nigra Kavaliro kapitulacis pace kiam Gawain rivelis sian nomon al li. La Nigra Kavaliro rivelis ke li estis Le Laid Hardi, unu el la kavaliroj de la Ronda Tablo kiu venis serĉante Gawain, ĉar li aŭdis onidirojn pri la morto de Gawain.

Kun tio, Gawain revenis al la kastelo de Tristan kun siaj vunditaj amikoj. Tristan bonvenigis Gawain, kiu ne plu tenis sian nomon sekreta. La filino de Tristan uzis herbojn nomatajn toscane por sanigi ĉiujn kavalirojn.

La sekvan tagon, Faé Orgueilleŭ faris miraklon, restaŭrante la kapon kaj la membrojn de la dismembrigita kavaliro, same kiel uzante sian povon por restaŭri la mortintan kavaliron al vivo. Ĉiuj miregis pri la magio de Faé Orgueilleŭ. La restaŭrita kavaliro diris al ĉiuj en la halo ke li estis Sinjoro Courtois de Huberlant.

Kiam ili ekiris la sekvan matenon, Tristan volis ke Gawain eskortu lian filinon al la kortego de Arturo, por ke ŝi povu trovi pli taŭgan svatanton. Gawain kaj Espinogre tiam foriris kun Faé Orgueilleŭ kaj Gormoret, same kiel iliaj koramikinoj, sur ilia vojaĝo al la kastelo de Codrovain, kie la aliaj kunuloj de Gawain restis. Ili restis dum unu nokton kun la kompanio de Codrovain, kaj matene, ili ĉiuj decidis iri kun Gawain reen al lia propra lando.

Survoje al Caerlion, ili haltis mallonge, kaj Gawain renkontis la blindan junulon kaj la tri funebrantajn sinjorinojn. Denove, Gawain kaj liaj kunuloj atestis la magian povon de Faé Orgueilleŭ, kiu restaŭris la vidpovon al la junulo, kiu estis nomata Martin.

Gawain alvenis ĉe la kastelo de sia onklo en Caerlion, kun pli granda kompanio ol kiam li foriris. Arturo kaj lia kortego ĝoje bonvenigis Gawain reen, kaj li rerakontis siajn aventurojn. La aventuroj de Gawain finiĝis per la geedziĝoj de liaj novaj amikoj kiuj edziĝis kun siaj respektivaj koramikinoj, fare de la Episkopo Renies de Chester.

Rilataj Informoj

Rilataj Artikoloj

Kreita:2003-Oktobro-31

Modifita:2024-Julio-26